![]() |
Ekscitan tradician Tel/fax +46 220-334 89 |
”Chitiu Bando ekscitas la amasojn al teruraj erupcioj de entuziasmo”Tiun opinion eldiris foje la fama usona kornetisto Wild Bill Davison kiam li ludis kune kun Trattbandet. Kaj li vere pravas! Tiu opinio valoras ankorau, ek de la komenco en 1974! La bando estis multloke entuziasme akceptia je jazfestivaloj kaj jazkluboj, ne nur en la hejmlando, sed en Finnlando, Germanio kaj Nederlando, kie oni multfoje turneis. Dum la mileniofesto 1999/2000 en la granda hotelestablo Anfi en Gran Canaria Trattbandet repondecis pri la muziko. En majo 2001 ni partoprenis en la 31:an Internacian Dixieland Jazz Festivalon en Dresden, Germanio. En konkurso inter 27 jazbandoj en Gotenburgo en majo 2002 Trattbandet gajnis honorigan trian premion. Ech en Esperantio ghi aperis! Pro tio, ke la majstro de Trattbandet estas esperantisto, li tradukis kelkajn usonajn tipajn jazmelodiojn kaj kantis ilin en esperanto i.a.en la radio, kaj tial oni estis invitataj ludi dum svedaj esperantokongresoj. La bando komencis kiel vera ”New Orleans-Bando”, sed iom post iom plivastighis la repertuaro ghis iom pli ”modernaj” stiloj ghis ”swing & sweet” de la 50-aj jaroj. Ni ludas tradician jazon, sen provojn adapti stilojn de definitaj ”antikvaj” orkestroj. Ne! Estas grave la etoso de vera jaz! Ni ludas tradicie, kaj oni ofte mallongigas tion al ”Trad”. Iam, en la komenco, eble pro miskompreno, iu prezentis nin ne kiel ”Trad Band” sed ”Tratt Band”, kaj kial ne? ”Tratt” signifas ”Funelo”, kaj vere, la blovinstrumentoj havas ”funelojn”! ”Trattbandet, La Funela Bando” kiun vi povos
auskulti chitie, konsistas el la kornetisto kaj kantisto Bo
Bergendorf,; la klarnetisto, nia ”plejmulta kantisto” Anders Alm;
la bandestro Kaj Stridell, kiu ludas bariton-, C-melodi- kaj
sopransaksofonojn kaj kantas esperante; la pianisto Pelle Hettman kaj
lia filo, la drumisto Pär Hettman kaj fine la
basisto Peter Teglund. Haveblaj estas kvar KD:oj ”Trattbandet in the Land of Jazz, ”Some Hot –Some Sweet”, "Trattbandet Swings That Music!", kaj "That´s My Home". Pri enhavoj, prezoj kaj mendeblecoj, vidu suben! |
|
|
|||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||